Ĉi tiu artikolo temas pri tiparo nomita "Noto". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Noto (apartigilo). |
Noto estas tiparo de Google farita por esti uzata en kiel eble plej multaj diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Noto-tiparo havas entute pli ol 60 000 karaktrojn. En julio 2014 disponeblis jam 96 tiparoj por elŝuti. Ĝi ankaŭ enhavas emoĝiojn. Ĉi tiuj emoĝioj estas uzataj de multaj serviloj de Google[1].
La tiparo estis liberigita sub la Permesilo Apache[2] kaj la licencon SIL Open Font, kio signifas ke iu ajn rajtas libere uzi la tiparon.
Noto estis desegnita por subteni ĉiujn skribojn laŭ la Unikodo-normo por atingi videblan harmonion inter multnombraj lingvoj/skriboj. Same kiel Open Sans, ĝi devenas de la Droid-tiparo[3].